Barata muzeo (Kolkato)
Muzeo en Barato. / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Barata Muzeo en centra Kolkato, en la ŝtato Okcidenta Bengalio de Barato, foje ankaŭ nomata Imperia Muzeo ĉe Calcutta en kolonia-epokaj tekstoj,[1][2] estas la naŭa plej malnova muzeo en la mondo, la plej malnova kaj plej granda muzeo en Barato tiel kiel en Azio.[3][4][5][6][7][8][9] La muzeo enhavas maloftajn kolektojn pri antikvaĵoj, kirasoj kaj ornamaĵoj, fosilioj, skeletoj, mumioj kaj Mogolaj pentraĵoj. Ĝin fondis The Asiatic Society of Bengal en Kolkato (tiam nomata Calcutta), en Barato, en 1814. La fondinta kuratoro estis Nathaniel Wallich, dana botanikisto.
Barata Muzeo | |||
---|---|---|---|
bengale ভারতীয় জাদুঘর | |||
hindie भारतीय संग्रहालय, angle Indian Museum | |||
muzeo | |||
La ena korto de la Barata Muzeo. | |||
nacia muzeo [+] | |||
Lando | Barato | ||
Ŝtato | Okcidenta Bengalio | ||
Municipo | Kolkato | ||
Koordinatoj | 22° 33′ 29″ N, 88° 21′ 3″ O (mapo)22.55805555555688.350833333333 | ||
Estiĝo | 1814 | ||
Administrado | |||
- situo | strato Jawaharlal Nehru 27, Park Street (Kolkato - 700016) | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
Plej facila aliro | Kolkata metroo: stacidomo Park Street | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
Poŝtkodo | 700016 [+] | ||
Tuta stoko | 2,2 milionoj da artefaktoj | ||
|
|||
Barata Muzeo | |||
Vikimedia Komunejo: Indian Museum, Kolkata [+] | |||
Retpaĝaro: Oficiala retejo (nur angle) | |||
Ĝi havas ses sekciojn inkluzive de 35 galerioj kun kulturaj kaj sciencaj artefaktoj nome barata arto, arĥeologio, antropologio, geologio, zoologio kaj aplikata botaniko. Multaj maloftaj kaj unikaj specimenoj, kaj barataj indiana kaj ekster-barataj, rilate al homa kaj naturaj sciencoj, estas konservataj kaj montrataj en la galerioj. La sekcioj pri arto kaj arĥeologio gastigas kolektojn de internacia graveco.
Ĝi estas aŭtonoma organizo sub la Ministrejo pri Kulturo (Registaro de Barato). La nuna direktoro de la Barata Muzeo estas Shri Arijit Dutta Choudhury, kiu estas ankaŭ la Direktoro-Generalo, ano de NCSM kaj plenumanta la kroman postumon de Direktoro-Generalo de la Nacia Biblioteko.[10]
La administra kontrolo de la kulturaj sekcioj, t.e., tiuj pri arto, arĥelogio kaj antropologio estas per estraro sub la kontrolo de la muzeo; la tri ceterajn sciencsekciojn administras la geologia servo de Barato, la zoologia servo de Barato kaj la botanika servo de Barato. La muzea estraro havas ok kunordigajn sekciojn: pri edukado, konservado, eldonado, enkonduko, fotarto, medicino, modeligado kaj pri la biblioteko. Ĉi tiu plur-cela institucio kun siaj plur-fakaj agadoj estas unu el la Institutoj de nacia graveco laŭ la Konstitucio de Barato.[11]