Balota fraŭdo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Balota fraŭdo inkluzivas ĉion, kio celas influi la rezulton de baloto, por garantii aŭ favorigi deziratan rezulton. Ĉiuj landoj kaj organizaĵoj, kiuj uzas balotsistemon trafas tiun problemon kaj serĉas kiel eviti tion. Sukceso sur tiu kampo estas kondiĉo por la kvalifiko "demokratia".
Balota fraŭdo povas okazi je ĉiu paŝo aŭ elemento de baloto :
- en la balota kampanjo el kiu reklamado, distingenda de informo, inkluzivanta afiŝadon kaj proponaron de kandidatoj,
- en la organizado de balotejoj kaj balotado, el kiu la balotiloj
- en la listoj de balotantaro
- en la voĉnombrado, vidi "ŝtopo de balotilujo" sube,
- en la publikigo de la rezultoj.