From Wikipedia, the free encyclopedia
Bahuŝrutijo aŭ Bahuśrutīya (laŭ literumado el Sanskrito) estis branĉo de Mahāsāṃghika, unu el la skoloj de frua Budhismo en Hindio, laŭ fruaj fontoj kiel Vasumitra, la Śāriputraparipṛcchā, kaj aliaj fontoj.
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
La nomo Bahuśrutīya signifas laŭvorte "tiujn kiuj multe aŭdis," kun metafora signifo al "bona lerninto." La traduko al ĉina estus Duowen Bu (多聞部), laŭvorte la "multaŭskultanta sekto," kaj korespondas al la sama etimologio. La historio de Vasumitra, nome Samayabhedoparacanacakra, registras la jenan klarigon de la nomo kaj karakteroj de la sekto Bahuśrutīya: "Larĝe studante la Tripiṭaka kaj profunde komprenante la parolon de Budho".
La tradukisto Paramārtha skribis, ke la "Bahuśrutīya" akceptis la instruojn de kaj Hinajano kaj Mahajano.[1] Laŭ Paramārtha, la skolo "Bahuśrutīya" estis formita por tute plenumi kaj la "konvencian veron" kaj la "lastan veron."[2] Laŭ Sree Padma kaj Anthony Barber, la kompreno fare de "Bahuśrutīya" de tiu plena ekspono inkludis la instruojn de Mahāyāna.[3] Laŭ Vasumitra, la skolo "Bahuśrutīya" konsideris la instruojn de Budho pri anikka aŭ transireco, sufero, vakuo, anātman, kaj nirvano por esti super la mondo, dum aliaj liaj eksponoj pri aliaj temoj estis konsiderataj mondaj.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.