Bahaa Pilgrimado
pilgrimado, deviga se ebla por bahaanoj, al kelkaj lokoj en nordokcidenta israelo; nuntempe naŭtaga / From Wikipedia, the free encyclopedia
Bahaa Pilgrimado kutime konsistas el vizitoj al la Sanktejoj de Bahaismo en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko ('Akká) kaj ties ĉirkaŭaĵo. Nuntempe la bahaanoj ne povas viziti la aliajn lokojn, kiuj estas difinitaj al ili kiel pilgrimceloj.
Bahá'u'lláh dekretis en Sia Kitáb-i-Aqdas (versoj 32/133, respondoj 25/29/32 kaj notoj 54/55/154 ) la "Pilgrimadon" al du lokoj :
- La Domo de Bahá'u'lláh en Bagdado (Baghdád), Irako ( 'Iráq).
- La Domo de la Báb en Ŝirazo (Shíráz), Irano (Irán)
En du apartaj epistoloj, konataj kiel Súriy-i-Ḥajj (la Surao de la Pilgrimado), Li preskribis specifajn ritojn por ĉiu el tiuj pilgrimoj (nuligante tiel ankaŭ la originan ordonon de la Kitáb-i-Aqdas razi la kapon antaŭ pilgrimado). La Pilgrimado estas deviga por virbahaano kaj libera por bahaanino, "se iu havas monon kaj kapablon por plenumi ĝin, kaj se neniu obstaklo baras la vojon". Bahaanoj povas libervole elekti inter la du domoj, ĉar sufiĉas pilgrimi al unu el la du por plenumi la riton.
Poste 'Abdu'l-Bahá indikis la Maŭzoleon de Bahá'u'lláh en Bahjí, kiu estas la Kiblo (Qiblih) por la bahaanoj, kiel vizitlokon. Neniu rito estas preskribita por tiu vizito.
La indikitaj pilgrimejoj aktuale ne estas alireblaj de la plimulto de la bahaanoj, ĉar ili situas respektive en Irako kaj Irano. Kiam nuntempaj bahaanoj kutime parolas pri la Pilgrimado, ili aludas al la "Naŭtaga Pilgrimado", kiu okazas al la Bahaa Mondcentro en la israelaj urboj de Ĥajfo kaj Akko. La "Naŭtaga Pilgrimado" ne anstataŭas la pilgrimon al la lokoj indikitaj en la Kitáb-i-Aqdas kiel pilgrimceloj. Kiam la cirkonstancoj tion permesos ili en la estonteco pilgrimos al la "Domo de la Báb" kaj al la "Domo de Bahá'u'lláh".