komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Bünzen estas urbo komunumo en la distrikto Muri de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 968 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bünzen |
Bünzen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Muri |
Koordinatoj | 47° 18′ 40″ N 8° 19′ 35″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 968 |
Areo | 5,77 km² |
Alteco | 441 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5624 |
Komunumkodo | 4229 |
Bünzen situas ĉe la bordo de la rivereto Bünz, kiu fluas tra la Bünzvalo nordokcidenten. La vilaĝo Bünzen mem situas en la sudo de la komunuma teritorio kaj preskaŭ kunkresis kun la najbara komunumo Boswil, dum sur la nordo de la komunuma teritorio situas la vilaĝo Waldhäusern, kiu ankaŭ ek de 1940 apartenas al la komunumo.
La komunumo Bünzen limas en nordoriento al Hermetschwil-Staffeln, en oriento al Besenbüren, en sudo kaj okcidento al Boswil, kaj en nordokcidento al Waltenschwil.
Kvankam Bünzen situas flanke de la ĉefaj veturvojoj, ĝis trafike bone atingeblas. En distanco de 1 km de la vilaĝocentro sur la teritorio de Boswil situas la komuna stacidomo Boswil-Bünzen de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Araŭo al Arth-Goldau. Tra la komunumo pasas poŝtaŭtolinio de Muri tra Bünzen kaj Waldhäusern al Wohlen.
La unua dokumenta mencio de Bünzen datiĝas el la jaro 1259 kiel Bunzina.
En prahistoria tempo en Bünzen troviĝis morena lago, je kies bordo laŭ la arkeologiaj torvaĵoj ekzistis ŝtonepokaj setlejoj.
En la jaro 1321 la Monaĥejo Muri aĉetis la eklezian interezrajtojn por Bünzen de iu Markwart von Rüssegg. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo konkeris en la jaro 1415 Argovion, ili atribuis Bünzen al la voktejo Hermetschwil en la Libera Distrikto, kiu estis komuna servuto de la tiamaj membroj de la Ĵurkomunumo. Post la liberigo de Argovio de la ĵurkomunuma servuto fare de la francaj trupoj en la jaro 1798 la vilaĝo dum la mallonga tempo de la Helveta Revolucio apartenis al Kantono Baden. En 1803 ĝi fariĝis parto de la distrikto Muri de Kantono Argovio.
En la jaro 1940 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Waldhäusern estis kunigita kun Bünzen per dekreto de la kantona parlamento.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.