From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Szepes [sepeŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szepes Béla estis hungara lancoĵetisto, skiisto, olimpiano, karikaturisto, ilustristo, ĵurnalisto. Lia origina familia nomo estis Strauch [strauĥ], lia edzino estis Mária Szepes.
Béla Szepes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Strauch Béla |
Naskiĝo | la 5-an de septembro 1903 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Igló |
Morto | la 20-an de junio 1986 en Hungario Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60/14-48 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Mária Szepes (1930–1986) |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto karikaturisto skisaltisto atleto skikuristo lancoĵetisto scenaristo |
Béla Strauch[1][2] naskiĝis la 5-an de septembro 1903 en Igló, (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Spišská Nová Ves en Slovakio), li mortis la 20-an de junio 1986 (laŭ alia informo la mortotago estas la 26-a) en Budapeŝto.
Béla Szepes akiris artan diplomon en Hungaran Reĝa Desegnista Edukejo en 1926, poste li estis ĵurnalisto en Berlino ĝis 1933, pli poste en Budapeŝto. Depost la 2-a mondmilito li estis liberprofesia karikaturisto, ilustristo. Li partoprenis en kreado de kelkaj filmoj, krome li kreis ankaŭ medalojn. Li ricevis premion en 1967. Li edziĝis en 1930, lia edzino naskis unufoje, la bebo mortis frue.
Béla Szepes ekde 1918 estis skiisto, ekde la sekva jaro ankaŭ lancoĵetisto en Budapeŝto. Li estis hungara lancoĵeta ĉampiono sepfoje inter 1925-1931, dum li apartenis al la hungara nacia teamo dekfoje kaj faris 5 hungarajn rekordojn. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kun arĝenta medalo. Li estis hungara skia ĉampiono kvarfoje inter 1924-1930. Li havis signifan postenon en la hungara atleta asocio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.