From Wikipedia, the free encyclopedia
Béla Gyires [djireŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyires Béla estis hungara matematikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1987, ordinara en 1990) de Hungara Scienca Akademio.
Béla Gyires | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de marto 1909 en Zagrebo, Aŭstrio-Hungario |
Morto | 26-an de aŭgusto 2001 (92-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét 47.4839 °N, 19.0047 °O (mapo) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1934–1941) Universitato Eötvös Loránd (1928–1933) |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Béla Gyires naskiĝis la 29-an de marto 1909 en Zagrebo. Li mortis la 26-an de aŭgusto 2001 en Budapeŝto.
Familio de Béla Gyires translokiĝis al Debrecen, kie Béla daŭris la lernadon kaj li faris abiturienton en 1928. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1933, sed li doktoriĝis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 1934 kaj 1938 li instruis en Pásztó, poste en Debrecen, fine en tiam hungara urbo Kassa. En 1943 li edziĝis, baldaŭe li havis 2 gefilojn. En 1945 li komencis instrui en Universitato de Debrecen. En 1949 li estis nomumita privata profesoro, en 1952 docento, samtempe katedrestro, inter 1966-1969 dekano. Li kandidatiĝis en 1952, doktoriĝis en 1962. Li ricevis premiojn inter 1971-1999.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.