Aŭŝvico (koncentreja komplekso)
nazia koncentrejo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Auschwitz [ˈaʊʃvɪts]; laŭ PIV2 Aŭŝvico) estas la germana nomo de la pola urbo Oświęcim [ɔˈɕfʲjɛ̃ɲt͡ɕĩm], apud kiu germanaj nazioj konstruis unue por poloj en 1940 la fifaman komplekson de mortkoncentrejoj (ekstermejoj), kie mortis en 1940–1945 pli ol unu miliono (ĉ. 1,3 milionoj) da homoj. Ĝi estas unusola koncentrejo troviĝanta sur la listo Monda heredaĵo de Unesko, kie ĝi aperas sub la oficiala nomo Auschwitz-Birkenau, germana-nazia koncentrejo kaj ekstermejo (1940-1945). La nomoj Auschwitz kaj Birkenau estas germanlingvaj ekvivalentoj de pollingvaj nomoj Oświęcim kaj Brzezinka, aplikataj post agreso de Germanio en Pollandon en 1939.
La vorto Auschwitz kutime rilatas al la naziaj koncentrejoj. La plej granda parto de la viktimoj de Auschwitz estis judoj, sed mortis tie ankaŭ granda nombro da ciganoj, samseksemuloj, kaj politikaj kaptitoj. La kompatindaj kaptitoj estis internigitaj en Auschwitz, ĉar ili apartenis al tiuj grupoj de homoj, kiujn la nazioj volis komplete forigi de la tero (kiel la judoj, la poloj, la ciganoj aŭ la samseksemuloj), pro ilia ideologio (kiel la komunistoj aŭ la esperantistoj) aŭ tutsimple ĉar ili estis militaj malliberuloj aŭ ordinaraj krimuloj.