![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fe/Map_of_the_fossil_sites_of_the_early_hominids_%25284.4-1M_BP%2529.svg/langeo-640px-Map_of_the_fossil_sites_of_the_early_hominids_%25284.4-1M_BP%2529.svg.png&w=640&q=50)
Aŭstralopitekoj
genro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭstralopiketo (Australopithecus) estas genro de formortintaj primatoj, kiu apartenas al linio kondukanta al homo. En traduko ĝi signifas "suda simio", ĉar ĝi vivis en la sudo de Afriko.
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Pliocene | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||||
Species | ||||||||||||||||
†A. afarensis ("Lucy") | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Laŭ nuntempaj imagoj ili vivis en limiĝo de terciaro kaj kvaternaro, tio estas proksimume 2 ĝis 3 milionoj da jaroj antaŭ Kristo. Ili vivis sur teritorio de Afriko en stepoj kaj arbarstepoj. La aŭstralopitekoj estis jam rektiĝintaj, la kranio similigis prefere kranion de simio (la cerbujo havis volumenon 500cm3), dentaro jam proksimiĝis al la hodiaŭa homo - kaninoj preskaŭ rektiĝis kun la ceteraj dentoj. La prahomo mezuris ĉirkaŭ 120 cm kaj pezis ĉirkaŭ 35 kg (preskaŭ kiel hodiaŭa okjara infano).
Li vivtenis sin plejparte per vegetala nutraĵo - kolektado de fruktoj kaj malgrandaj animaloj. Li vivis en aroj sub rokpendaĵoj aŭ sub simplaj budoj el arbusto kaj branĉoj. Li uzis simplajn ilojn el ostoj, stangetoj kaj ŝtonoj.
La plej granda trovejo de aŭstralopiteko estas Tanzanio. La plej grava el la trovitaĵoj estas AL 288-1 "LUCY".