en pentraĵoj, luma disko malantaŭ la kapo de sanktulo From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭreolo, foje ankaŭ nomata "glorkrono", laŭ PIV en la lingvaĵo de religia arto estas luma rondo, kiun la pentristo desegnas ĉirkaŭ la kapo de kristanaj sanktuloj, martiroj, aŭ aliaj aparte elstarigindaj personoj.
|
|
En figura senco ankaŭ temas pri signo pri prestiĝo kaj brila famo ("la aŭreolo de la sukceso, de la venko"). Sinonime en la dua senco uziĝas la vorto nimbo, kiu venas de la latina vorto nimbus kaj en la latina lingvo ankaŭ uziĝis en la unua vorta senco ("doni al la afero nimbon (prestiĝon) de oficialeco").
|
En tria senco de la vorto, en la lingvaĵo de astronomio temas pri ringforma lumo (laŭ aspekto simila al la aŭreolo en religiaj pentraĵoj) ĉirkaŭ la suno aŭ luno, precipe dum eklipsoj.
Analogie al la simbola uzo de aŭreolo en religia arto, ankaŭ en heraldiko la signo de aŭreolo estas simbolo de aparta elstareco, grandeco kaj sankteco. En blazonoj ofte simbolaj bestoj, kiuj reprezentas reganton, regan dinastion aŭ popolon, ricevas aŭreolon ĉirkaŭ la kapo, aparte ofte leonoj (laŭ rekta paralelaĵo al kristanisma arto, ĉar origine temas pri la simbolo de la kristana sanktulo Marko la evangeliisto), la "reĝoj de la bestoj" kaj agloj, la "reĝoj de la aero", respektive "duoblaj agloj" (heraldika simbolo de aparte elstara reganto aŭ regno, "pli valora ol simpla aglo").
Laŭ Francisko Azorín aŭreolo estas Radiokrono per kiu la artistoj ofte ĉirkaŭas la kapon de la sanktuloj.[1] Li indikas etimologion el la latina aureola, el aurum, oro.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.