Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2016: 1-a de aŭgusto Inundoj en Asamo, Barato, dum du semajnoj mortigas 28 personojn, tuŝas 1.6 milionojn kaj inundas areojn de la Nacia Parko Kaziranga, nome Monda heredaĵo de Unesko. 5-a de aŭgusto Ekas la Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. 7-a de aŭgusto Inundoj en orienta Meksiko okazigas 18 mortojn. Inundoj en Nord-Makedonio okazigas almenaŭ 21 mortojn. 8-a de aŭgusto Pli ol cent mortoj pro subpremado fare de polico kontraŭ opoziciantoj (ĉefe en Oromio) en Etiopio. Atako de islamistoj kontraŭ hospitalo en Kveta, Pakistano, okazigas preskaŭ centon da mortintoj ĉefe advokatoj. 14-a de aŭgusto Almenaŭ 80 mortintoj, el kiuj 10 infanoj en lernejo, pro bombardado en Jemeno fare de la koalicio estrita de Saudarabio. 15-a de aŭgusto Almenaŭ 9 mortintoj, pro tertremo en suda Peruo. Almenaŭ 6 mortintoj, pro inundoj en Luiziano, Usono. 20-a de aŭgusto Atenco de islamistoj kontraŭ nupto de kurdoj okazigas 50 mortojn kaj multajn vunditojn en la urbo Gaziantep, sude de Turkio. 21-a de aŭgusto Finiĝas la Olimpiko 2016 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. 24-a de aŭgusto Almenaŭ 291 mortoj kaj vilaĝoj detruitaj pro tertremo de 6,2 en la centro de Italio. 27-a de aŭgusto La FARC anoncas definitivan batalhalton en Kolombio post pacnegocado okazinta en Kubo. Nova registaro en Tunizio de Youssef Chahed kiu iĝis la ĉefministro plej juna de la historio de Tunizio. 28-a de aŭgusto Memmortiga atenco de ĝihadistoj dum nupto de ŝijaistoj ĉe Kerbala, Irako, okazigas almenaŭ 18 mortojn. Mortis fama meksika kantisto Juan Gabriel. 29-a de aŭgusto Mortis usona aktoro Gene Wilder, fama ekzemple pro Young Frankenstein aŭ Willy Wonka & the Chocolate Factory. Italoj elŝipigas ĉirkaŭ 6 500 enmigrantojn el la marbordoj de Libio, kio iĝas rekorda nombro. Memmortiga atenco de ĝihadistoj kontraŭ rekrutejo en Adeno, Jemeno, okazigas almenaŭ 71 mortojn. Ambaŭ flankoj de enlanda milito en Jemeno akceptas komenci pacnegocadon. Ekvalidiĝas definitiva batalhalto en Kolombio inter registaro kaj FARC post pacnegocado okazinta en Kubo. 31-a de aŭgusto Tumultoj kaj incendio de la parlamento en Gabono pro protestoj kontraŭ rezulto de balotado. Finiĝas la elpostenigo de la prezidantino de Brazilo nome Dilma Rousseff. Okazas tumultaj protestoj en la tuta lando. Naŭ maljunuloj mortas en maljunulejo de Iŭaizumi en la prefektejo Iŭate nordoriente de Japanio pro tajfuno Lionrock. Kategorio Aŭgusto de 2016 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)Aŭgusto de 2016 en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)Kategorio Aŭgusto de 2016 en la Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj) aŭgusto lu ma me ĵa ve sa di 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 aranĝo de 2024tagoj