Azov-bataliono
Regimento de la Ukraina Nacia Gvardio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Sturmbrigado "Azov" (ukraine Штурмова бригада «Азов»; Ŝturmova brihada "Azov") ankaŭ konata kiel Azov-regimento (ukraine Полк «Азов»; Polk "Azov"), estas nov-nazia[1] iama milicia grupo kiu nun estas unuo de la Nacigvardio de Ukrainio[2], bazita en Mariupolo, en la Azov-marborda regiono.[3] Azov formiĝis kiel volontulmilico en majo 2014[4] kiel Azov-bataliono (ukraine батальйон «Азов»; Batalion "Azov"), kaj poste batalis kontraŭ rusaj separismaj trupoj en la Donbasa Milito. Ĝi spertis sian unuan batalsperton dum la repreno de Mariupolo de por-rusaj separistoj en junio 2014. Ĝi estis komence organizita kiel volontula polickompanio, kaj poste, la 12an de novembro 2014, Azov estis integrigita en la Nacigvardio[5] kiel Specialaj Operaciaj Taĉmentoj "Azov" (ukraine Окремий загін спеціального призначення «Азов»; Okremij zahin spetsialnoho priznaĉennia "Azov").
Azov-bataliono | |
---|---|
Sturmbrigado Azov | |
Jaroj | 5-an de majo 2014 — nun |
Lando | Ukrainio |
Subiĝas al | Ministerio pri internaj aferoj |
Parto de | Nacigvardio |
Tipo | Mekanizita infanterio |
Rolo | Ĝendarmo |
Stabejo | Mariupolo |
Kromnomo | "Nigraj viroj" |
Koloroj | Blua kaj oro |
Bataloj | batalo de Azovstal |
Komandestro | Nikita Nadtoĉij |
Famaj komandestroj | Andrij Biletski Ihor Mosiĉuk Vadim Trojan Maksim Zhorin Denis Prokopenko Anatolij Sidorenko |
La bataliono estis akuzita pri torturo kaj militkrimoj, same kiel nov-naziaj simpatioj[6] [7]. Ĝi uzis polemikajn simbolojn[8], ilia emblemo reprezentas la Wolfsangel, nazian simbolon uzitan fare de la dua SS Panzer Division Das Reich. Azov-reprezentantoj asertis ke la emblemo estas mallongigo de "Nacia Ideo" (ukraine: Ідея Нації) kaj neas ligojn kun novnaziismo.[12] En marto 2015, batalionreprezentanto deklaris al USA Today ke proksimume 10-20% de la taĉmentanaro estis nazioj[9]. La Usona Kongreso blokis armean helpon al Azov en 2018 pro ĝia blankul-supereca ideologio[10]. Membroj de la bataliono venis el 22 landoj kaj estas de diversaj fonoj[11][12]. En 2017, la grandeco de la regimento estis taksita je pli ol 2,500 membroj[13], sed antaŭ 2022, ĝi estis taksita je 900 membroj[14].