![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Dassault.falcon.50m.fairford.arp.jpg/640px-Dassault.falcon.50m.fairford.arp.jpg&w=640&q=50)
Aviadila akcidento de Falcon 50 en flughaveno Vnukovo (2014)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aviadila akcidento de Falcon 50 en internacia flughaveno Vnukovo (Moskvo, Rusio) okazis nokte 20-an de oktobro 2014. Ĉirkaŭ 23:58 (moskva tempo) privata aviadilo Falcon 50 ekflugante al Parizo koliziis kun kontraŭneĝa maŝino, renversis, falis kaj eksplodis[1].
Rapidaj faktoj katastrofo • aviadila akcidento, Ĝenerala informo ...
Aviadila akcidento de Falcon 50 en flughaveno Vnukovo | |||
---|---|---|---|
![]()
| |||
katastrofo • aviadila akcidento | |||
Ĝenerala informo | |||
Dato | 20-a de oktobro 2014 | ||
Tempo | 23:58 Moskva tempo | ||
Karaktero | kolizio de aviadilo kun kontraŭneĝa maŝino dum ekflugo | ||
Kaŭzo | kolizio kun kontraŭneĝa maŝino | ||
Loko | Internacia flughaveno Vnukovo, Moskvo, ![]() | ||
Geografia situo | 55° 35′ 46″ N, 37° 16′ 3″ O (mapo)55.596137.2675 | ||
Punkto de elflugo | Moskvo (Vnukovo), ![]() | ||
Punkto de alflugo | Parizo, ![]() | ||
Pereintoj | 4 | ||
Vunditoj | 0 | ||
Aviadilo | |||
Tipo | Dassault Falcon 50 | ||
Pasaĝeroj | 1 | ||
Aviadilanoj | 3 | ||
Postvivintoj | 0 personoj | ||
| |||
Fermi
Pro la katastrofo pereis Christophe de Margerie, prezidanto de Total — unu el plej grandaj franciaj prienergiaj kompanioj (ĉefe nafto). Same, pereis 3 aviadilanoj; nomo de piloto estis Yann Pican, 45 jaroj [2]. Stiristo de la kontraŭneĝa maŝino postvivis[3].