genro de lemuroj From Wikipedia, the free encyclopedia
Avahi estas genro de lemuroj, konataj ankaŭ kiel avahioj aŭ lanlemuroj, estas naŭ specioj de strepsirinaj primatoj. Kiel multaj el la ceteraj lemuroj, ili vivas en la insulo Madagaskaro.
Avahi | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta lanlemuro (A. occidentalis) | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
Kun korpogrando de 30 ĝis 50 cm kaj pezo de 600 ĝis 1 200 g, la lanlemuroj estas la plej malgrandaj indriedoj. Ilia felo estas mallonga kaj laneca.[1] La korpo povas estis grizbruna ĝis ruĝeca, kun blanka koloro en la dorso de la femuroj,[2] kun longa, oranĝeca vosto. La kapo estas rondoforma kun mallonga muzelo kaj oreloj kaŝitaj ene de la felo.
Lanlemuroj povas troviĝi kaj en sekaj kaj en malsekaj arbaroj, kaj pasigas plej grandan parton de sia vivo en la foliara kanopeo. Kiel multaj folimanĝuloj, ili bezonas longajn siestojn por digesti sian manĝon. Lanlemuroj vivas kune en grupoj de du ĝis kvin individuoj, kiuj ofte konsistas el gepatroj kaj el kelkaj generacioj de idaroj.[3]
Kiel ĉiuj indriedoj, lanlemuroj estas strikte herbovoruloj, kiuj manĝas ĉefe foliojn, sed ankaŭ burĝonojn kaj, pli rare, florojn.
Nuntempe oni agnoskas naŭ speciojn kiuj estas jenaj:[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.