![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/fc/August-Landmesser-Almanya-1936.jpg/640px-August-Landmesser-Almanya-1936.jpg&w=640&q=50)
August Landmesser
From Wikipedia, the free encyclopedia
August Landmesser (24-an de Majo 1910 — supozeble mortigita en Februaro 1944) estis germana laboristo en Hamburgo, Germanio. Li fariĝis vaste konata pro apero en foto [1] rifuzante fari la nazian saluton inter siaj laborkolegoj dum la lanĉo de militŝipo Horst Wessel la 13-an de Junio 1936 [2]
August Landmesser | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de majo 1910 (1910-05-24) en Moorrege |
Morto | 17-an de oktobro 1944 (1944-10-17) (34-jaraĝa) en Ston |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germana Regno ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | nekonata valoro (1935–1942) ![]() |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | laboristo ![]() |
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/0/0e/August_Landmesser.jpg/320px-August_Landmesser.jpg)
Li membris en la Nazia Partio inter 1931 ĝis 1935, sed post la nasko de 2 filinoj (Ingrid kaj Irene) kun juda virino, Irma Eckler (n. 1913), li estis kondamnita al trudlaboro pro "senhonorigo de la raso" sub la naziaj rasaj leĝoj kaj li fariĝis opoziciulo de la reĝimo. Irma estis arestita en 1938 de Gestapo. La fratinoj estis disigitaj, kiam Irene estis sendita al orfejo kaj poste al anstataŭa familio.
Landmesser estis sendita en Februaro 1944 al Strafbattalion 999, infanteria bataliono por Afriko, ĉe kiu li estis poste deklarita pereinta dum misio.