From Wikipedia, the free encyclopedia
La Atrikornitedoj (Atrichornithidae) estas familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj (Paseriformes). En tiu familio estas unu genro kun du specioj.
Atrikornitedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Atrichornis clamosus | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La Atrikornitedoj estas tre malnova familio, kiu estas plej proksime parenca al la Menuredoj (Menuridae), al la Ptilonorinkedoj (Ptilonorhynchidae) kaj la Klimakteredoj (Climacteridae).
Atrikornitoj, aŭ arbustbirdoj, estas tre maloftaj birdoj kun malgranda biotopo en Aŭstralio. La rustventra arbustbirdo vivas en la pluvarbaroj limregione de Novsudkimrujo kaj Kvinslando, la brua arbustbirdo en la arbustregiono de Okcidentaŭstralio. Oni longan tempon opiniis, ke tiu lasta specio estas ekstingita, antaŭ ol oni remalkovris ĝin en 1961.
Ambaŭ specioj havas la grandecon de Sturnoj (proksimume 20 centimetrojn) kaj okulfrape brunan kaj nigran plumaron. Ili estas timemaj, grundoloĝantaj birdoj, malbonaj flugantoj, kiuj vivas prefere en la subkreskaĵo kaj densarbustaĵo.
La maskloj disponas pri tre laŭta voko, aŭdebla tra vastaj distancoj. La inoj konstruas volbitajn nestojn proksime al la grundo kaj solaj zorgas por la bredado de la idoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.