Atoma horloĝo
horloĝo uzanta atomajn frekvencojn / From Wikipedia, the free encyclopedia
Atoma horloĝo estas horloĝo kiu estas ege preciza kaj kies tempotakto estas devenigata el la karaktera frekvenco de lumadtransiroj de elektronoj de liberaj atomoj. La plej fidindaj modernaj atomaj referencoj de frekvenco (aŭ horloĝoj) baziĝas sur pli antaŭenira fiziko, kiu utiligas malvarmajn atomojn kaj atomajn fontojn. La agentejoj de nacia normigado subtenas precizecon de 10-9 sekundoj tage[1] kaj precizecon sama al la frekvenco de la transmisilo de la radio kiun pumpas la masero.