From Wikipedia, the free encyclopedia
Atleto (el la greka αθλος [athlos] = konkurso) estas sportista homo kaj konkuristo pri atletismo.
En Antikveco atleto estis konkuristo, kiu partoprenis la olimpikon. Dum la 5-a jarcento a.K. la batalludo iĝis pli kaj pli profesia en Grekio, kaj atletiko iĝis lerteco, kies ellernado kaj praktiko postulis specifan vivmanieron kaj obeis apartajn regulojn.
En Romio aperis la unuaj en Grekio dungitaj atletoj en 186 a.K.. Dum la roma imperiestreco atletoj estis organizitaj en gildoj, kiuj ekzistis en preskaŭ ĉiuj grandaj urboj de la imperio. En Romo mem, atletaj konkursoj iĝis pli kaj pli ŝatataj.
Nuntempaj atletoj estas profesiaj sportistoj (praktikante iun sporton, kaj ne necese pri atletismo) kun specifa vivomaniero kaj trejnmetodoj. Ili estas subtenitaj de tuta prizorgantaro, inter ili: trejnisto, masaĝistoj, helpantoj, kuracistoj, psikologoj ktp.
Kun figura senco, atleto estas forta viro[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.