![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/0d/Atajate_20121229-DSC_4259.jpg/640px-Atajate_20121229-DSC_4259.jpg&w=640&q=50)
Atajate
From Wikipedia, the free encyclopedia
Atajate [ataĤAte] estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la okcidenta parto de la marborda provinco Malago, kiu siavice estas en la Costa del Sol, borde de la Mediteranea Maro kaj sur la deklivaro de montaro.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/92/Atajate.svg/320px-Atajate.svg.png)
Rapidaj faktoj Administrado, Poŝtkodo ...
Atajate | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 29494 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 185 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 17 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 38′ N, 5° 15′ U (mapo)36.6400569-5.2455099 [+] | ||
Alto | 750 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Fermi
Ĝi estas en la Valo Genal de la komarko Montĉeno de Arundo. Estas la vilaĝo de malplej granda loĝantaro de la provinco Malago, kun 171 loĝantoj agnoskitaj de la Instituto Nacional de Estadística (INE).[1]
Oni trovis restaĵojn de la Ĥalkolitiko kaj de la Romia Imperio.