From Wikipedia, the free encyclopedia
Astrokemio estas la studo de la abundo kaj reakcioj de molekuloj en la Universo, kaj de ties interagado kun radiado.[1] Tiu fako estas fakte koincido de astronomio kaj kemio. La termino "astrokemio" povas esti aplikita kaj al la Suna Sistemo kaj al la interstela medio. La studo de abundo de elementoj kaj proporcio de izotopoj en objektoj de la Suna Sistemo, kiel la meteoritoj, estas nomita ankaŭ kosmokemio, kvankam la studo de interstelaj atomoj kaj molekuloj kaj ties interagado kun radiado estas foje nomita "molekula astrofiziko". La formado, atoma kaj kemia kompono, evoluo kaj estonteco de la molekulaj gasnuboj estas de speciala intereso, ĉar el tiaj nuboj estis formita la sunsistemoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.