Asteraloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La asteraloj (latine Asterales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 10 familiojn, pli ol 2000 genrojn kaj ĉirkaŭ 35 700 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas astero[3].
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
Asteraloj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
astero Aster L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Ĝi inkludas la grandan biologian familion asteracoj konatan pro komponigitaj, multpetalaj floroj en floraroj, kaj 9 familiojn rilatajn al asteracoj.
La ordo estas "kosmopolita", do plantoj troviĝas tra la plejparto de la mondo inkluzive dezerto kaj malvarmega zonoj, kaj inkluzivas plejparte herbecajn speciojn, kvankam malgranda nombro da arboj (ekzemple la specio Lobelia deckenii kaj la genro Dendrosenecio) kaj arbustoj ankaŭ estas parto de ĝi.