Aspire Zone
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aspire Zone (arabe مدينة اسباير), ankaŭ konata kiel Doha Sports City (arabe المدينة الرياضية), estas sporta komplekso de 250 ha situanta en distrikto Al Waab de Rajan, antaŭurbo de Doho[1]. Ĝi estis kreita en 2003, ĵus antaŭ la malfermo de 'Aspire Akademy'. Ĝi funkciis kiel centro por la Aziaj Ludoj en 2006[2].
Rapidaj faktoj sportejo, Uzado ...
Aspire Zone | |||
---|---|---|---|
sportejo | |||
Uzado | |||
Uzado | Sportejo | ||
Adreso | |||
Paĝaro | https://www.aspirezone.qa/ | ||
Urbo | Rajan | ||
Lando | Kataro | ||
Situo | Doho | ||
Situo | |||
Geografia situo | 25° 15′ 49″ N, 51° 26′ 53″ O (mapo)25.26361151.448056 | ||
| |||
Retejo | https://www.aspirezone.qa/ | ||
Fermi
Sportaj ekipaĵoj konsistas el:
- Stadiono Khalifa International, futbala stadiono kun kapacito de 50 000 sidlokoj;
- 'Hamad Aquatic Center', olimpika naĝejo;
- 'Aspire Dome', kiu estas la plej granda endoma stadiono en la mondo kaj inkluzivas 13 sportejojn[3], desegnita de la franca arĥitekto Roger Taillibert.
Ĝi ankaŭ estas la loko kie situas la plej alta turo en Doho, nome 'Aspire Tower'.