Asocio de Eŭropaj Universitatoj
asocio kaj interesgrupo de universitatoj en Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Universitato-Asocio (angle European University Association, EUA) estas eŭropa asocio de universitatoj el 47 landoj. Entute, la organizo havas pli ol 850 membrojn [1].
Asocio de Eŭropaj Universitatoj | ||
---|---|---|
universitata reto | ||
Komenco | 31-a de marto 2001 vd | |
Lando(j) | Belgio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ĉefestro(j) | Josep Maria Garrell Guiu (en) (2023–) vd | |
Membro de | Eŭropa Spaco de Supera Eduko Coalition for Advancing Research Assessment (en) Internacia Asocio de Universitatoj Usona konsilio pri eduko UNESCO Global Open Science Partnership (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | neprofitcela organizaĵo | |
EUA laboras por harmoniigi altedukon kaj esploradon en Eŭropo, inkluzive per la Bolonja procezo. La organizo ankaŭ funkcias kiel forumo por kunlaboro kaj interŝanĝo de sperto.
La organizo estis formita en Salamanko en Hispanio en 2001 per fuzio de la Asocio de Eŭropaj Universitatoj kaj la Konferenco de Rektoroj de Eŭropa Unio. EUA havas ĉefsidejon en Bruselo [2].
Lando | Membroj |
---|---|
Eŭropa Unio | 582 |
Britio | 60 |
Turkio | 57 |
Ukrainio | 27 |
Rumanio | 22 |
Norvegio | 17 |
Svislando | 17 |
Grekio | 14 |
Kazaĥio | 14 |
Bulgario | 9 |
Bosnio kaj Hercegovino | 7 |
Nord-Makedonio | 7 |
Kartvelio | 6 |
Serbio | 4 |
Islando | 4 |
Belorusio | 3 |
Albanio | 3 |
Armenio | 2 |
Azerbajĝano | 2 |
Moldavio | 2 |
Vatikanurbo | 1 |
Montenegro | 1 |
Andoro | 1 |
Liĥtenŝtejno | 1 |
Rusio | 1[6] |
En marto 2022, la EUA interrompis 12 rusajn membrojn sekve de la 2022 adreso de la rusa Unio de Rektoroj (RUR) subtenanta la rusa invado en Ukrainion de 2022, pro tio ke estanta "komplete oponita al la eŭropaj valoroj al kiuj ili subskribis aliĝante al la EUA".