Asocio ĉiupopola
From Wikipedia, the free encyclopedia
APA estas mallongigita nomo de la internacia societo "All Peoples' Association" (Asocio ĉiupopola), fondita en 1930 kun celo interkonigi la popolojn de la mondo kaj fortigi la amikecon inter ili. Ĝi deklaris fari nenian distingon de raso, rango, kredo, koloro aŭ politika partio kaj deziris kunlabori kun ĉiu organizaĵo, celanta mondamikecon kaj internacian kunlaboron. La membreco ne konfliktu kun la devoj de civitano aŭ kun lojaleco al la propra lando. APA klopodis interkonigi la popolojn per kontakto persona, per la preso, per radio, per korespondo, kaj per interŝanĝo de universitataj profesoroj, studentoj kaj ĵurnalistoj; kaj sentigi al alilandano, ke li estas en hejma atmosfero, kie ajn li troviĝas.
Asocio ĉiupopola | ||
---|---|---|
volontula asocio ![]() | ||
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Fondinto de la asocio, kies sidejo estis en Londono, estis Evelyn Wrench, redaktoro de "The Spectator". Subkomitato estis starigita por konsideri la helplingvan demandon. Esperanto estis unu el la lingvoj studataj (parolataj) ĉe la lingvovesperoj de la Londona filio.
La membreco estis organizita en naciaj kluboj, kiuj ofertis vesperajn prelegojn, bibliotekojn, magazinojn kaj lingvokustojn. Membreco en iu ajn landa klubo aŭtomate signifis membrecon en la tutmonda organizaĵo.
La asocio aparte provis fortigi la kompreniĝon inter angloj kaj germanoj en la 1930-aj jaroj, sed tio celo iĝis pli kaj pli malrealisma kiam Nazia Germanio iĝis pli kaj pli malinternaciema kaj naciisma ŝtato post 1933 kaj kiam jam sentiĝis la alproksimiĝo de la posta Dua Mondmilito. Nelaste pro tiu akcentado de angla-germana interkompreniĝo, la organizaĵo bankrotiĝis kaj malfondiĝis en 1936.