komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Asnières-sur-Seine [a.njɛʁ.syʁ.sɛn] estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine (kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo) kaj en la Pariza Regiono. Ĝi lokiĝas nordokcidente de Parizo, kaj havas proksimume 85 000 loĝantojn.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Asnières |
Asnières-sur-Seine | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
komunumo en Francio urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Hauts-de-Seine | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92004 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 89 662 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 18 602 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 55′ N, 2° 17′ O (mapo)48.9111111111112.2855555555556 [+] | ||||
Alto | 22 m [+] | ||||
Areo | 4,82 km² ( 482 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Asnières-sur-Seine [+] | |||||
La loĝloko situas borde de la rivero Seine, en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter la najbara komunumo Courbevoie kaj Asnières.
La malproksima etimologio de Asnières estas "Asinaria"(rilata al azeno, en la malfrua latino)
En Mezepoko, ĉi tiu loko estis taŭga por bredado de azenoj, sed ni havas pruvon, ke en pli malproksimaj tempoj, homoj decidis loĝi en tiu ĉi loko.
Atestanto de prahistorio, la 5-tuna megalito elfosita dum konstrulaboroj de la Administra kaj Socia Centro en la 1930-aj jaroj, troviĝas hodiaŭ en la publika ĝardeno Marŝalo Leclerc, kiu situas malantaŭ la urbodomo.
Buleo de la papo Hadriano la 4-a mencias en 1158 la ekziston de preĝejo kun sia tombejo. La malgranda populacio estis malpliigita pro la Centjara Milito. En 1460, la vilaĝo konsistis el 25 loĝantoj. En la sekva jarcento, religiaj militoj kaŭzis novajn katastrofojn.
Asnières-Belle-île Nur dum la tempo de Ludoviko XIV la kampara aglomeraĵo formiĝis ĉirkaŭ la preĝejo Sainte-Geneviève. Fine de la 17-a jarcento, la abato Antoine Lemoyne, senjoro de Asnières, decidis plibeligi la nomon de la komunumo per "Asnières-Belle-île". “Homoj sufiĉe riĉaj posedas grandajn burĝecajn domojn ĉi tie.
En 1801, estis 326 loĝantoj en tiu ĉi komunumo, kies mezbona tero ĉefe taŭgis por plugado. La loĝantaro konsistas plejparte el familioj starigitaj de post jarcentoj; la obstaklo formita de Sejno tenas ĝin en bukola kaj sterila izoliteco.
En 1826, la unua Asnières-ponto estis ĵetita trans la riveregon Sejno. La loĝantaro de Asnières duobliĝis en la sekvaj dek jaroj. Sub la regado de Ludoviko Filipo, en 1837, la kreado de la unua fervoja linio en Francio ( Paris—le Pecq ) akcentos tiun evoluon.
Asnières estas naskiĝurbo de Simone Bernard kaj de Henri Barbusse.
Tie mortis Charles Laisant.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.