From Wikipedia, the free encyclopedia
Askaridozo estas parazita infekto kaŭzita de askarido (Ascaris lumbricoides), kiu similas al lumbriko aŭ tervermoj. Askaridozo povas estigi senapetitecon (aŭ male, apetitegon), malbonan nutradon, ventran doloron, lakson, urtikarion, intestan gason, palpitacion, sendormecon, epilepsion; kelkfoje ankaŭ bronkiton, obstrukcon de la intesto aŭ de la koledoko, anemion ktp.
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10) | ||
---|---|---|
B77 | askaridozo | |
Ĝi estas tre ofta malsano en tropikaj regionoj, laŭ la Monda Organizaĵo pri Sano, unu kvinono de la homaro havas tiun malsanon. En kelkaj partoj de Brazilo, 90% de la loĝantaro estas atakita de askaridoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.