From Wikipedia, the free encyclopedia
Asger JORN (naskiĝis la 3-an de marto 1914, mortis la 1-an de majo 1973) estis dana artisto. Li naskiĝis en Verjum, en dana Jutlando, kun la nomo Oluf Jørgensen. Li estas frato de Jørgen Nash, same artisto. En 1936, li alvenis en Parizon por aliĝi al la akademio de Fernand Léger. Dum la nazia okupado de Danio, Jorn estis aktiva komunisto en la rezistomovado kaj partoprenis en la artista grupo Høst.
Asger Jorn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Asger Oluf Jørgensen |
Aliaj nomoj | Asger Jorn |
Naskiĝo | 3-an de marto 1914 en Vejrum Parish |
Morto | 1-an de majo 1973 (59-jaraĝa) en Arhuzo |
Tombo | Grötlingbo Church (en) |
Lingvoj | franca • dana |
Ŝtataneco | Danio |
Familio | |
Frat(in)oj | Jørgen Nash (en) kaj Vagn Ove Jorn (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artoteoriisto litografisto desegnisto ceramikisto gravuristo grafikisto skulptisto vidartisto |
Verkoj | Stalingrad |
Post la milito, la liberaj kritikeblecoj estis limigitaj en la komunista medio, pro pli centralizema politika aŭtoritato. Juĝante ĝin malakceptinda, Jorn disiĝis el la dana komunista Partio sed restis komunisto sian tutan vivon. Li estis unu el la fondintoj de KOBRA, en 1948. Li estis motoro por la kunfandiĝo de Literista Internacio kaj Londona Psikogeografia Komitato, kiuj formis Situaciistan Internacion en 1958.
En 1961, li forlasis Situaciistan Internacion por fondi Skandinavan Instituton pri Komparata Vandalismo. Lia filozofia sistemo naskis, kiel praktikan realigon, la disvolviĝon de la triflanka futbalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.