Arteza puto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Arteza puto estas puto en valo sub la grundakva nivelo, en kiu la akvo staras sub premo. La hidraŭlika potencialo estas tiom alta, ke la akvo mem, do sen pumpilo, konstante altiĝas ĝis la tersurfaco. Kontraste al natura arteza fonto, arteza puto estas ĉiam artefarita, do kreita per borita truo aŭ fendo. Laŭ Francisko Azorín Arteza estas Puto, kies akvo elspruĉas per si mem.[1]
La nomo devenas de la pejzaĝo Artezo (france Artois) en norda Francio, kie en 1126 unuafoje tia sistemo estis kreita. La franca fizikisto François Arago klarigis la fenomenon[2]
Postulo por arteza puto estas "premata grundakvo". Tiu ekzistas kiam grundakvo estas sigelita per tavolo de roko aŭ argilo ne tralasanta akvon, dum la geologiaj strukturoj permesas ekeston de alta hidraŭlika premo (ekzemple, en pelvoforma valo aŭ inter deklivaj rokaj tavoloj). Se oni boras aŭ fosas truon al la subtera stokejo de premata grundakvo, la akvo laŭ la fizikaj reguloj altiĝas ĝis la pli alta grundakva nivelo. Se tiu nivelo estas pli alta ol la tersurfaco ĉe la puto, la grundakvo kvazaŭ el gejsero sub premo suprenĵetiĝas el la tero (gejseroj mem ne estas artezaj fontoj, ĉar el ili la akvo ne elspruĉiĝas pro hidraŭlika premo, sed pro ŝanĝo de volumeno sekve de varmiĝo). Artezaj putoj tial eblas nur en pejzaĝaj valoj.
Se la grundakva nivelo malaltiĝas pro tro forta elprenado de grundakvo en la regiono, sekve malpliiĝas la premo de la arteza puto.