![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/5c/Maine-et-Loire_-_Saumur_arrondissement.svg/langeo-640px-Maine-et-Loire_-_Saumur_arrondissement.svg.png&w=640&q=50)
Arondismento Saumur
arondismento en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La arondismento Saumur (france arrondissement de Saumur) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Maine-et-Loire [men' e lŭar'], esperante Majno kaj Luaro aŭ Majno-Luario[1] kaj en la regiono Luarlandoj aŭ Luarlandio[1] (france Pays de la Loire [pe.i də la lwaʁ]). La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Saumur. Komence de la jaro 2021 en la arondismento vivis 133 080 personoj sur areo de 2 229 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 60 loĝantoj/km².
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Arondismento Saumur | |
france: Arrondissement de Saumur | |
Administra unuo | |
Mapo de Maine-et-Loire - la arondismenta areo en ruĝa koloro | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Departemento | ![]() |
Ĉefurbo | Saumur |
Areo | 2 229 km² (222 900 ha) |
Loĝantaro | 133 080 (2021) |
Denseco | 60 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 493 |
Komunumoj | 52 |
Fermi
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 5 kantonoj.