Arminianismo
Teologia movado en protestanta kristanismo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Arminianismo estas protestanta doktrino estigita ĉe la fino de la 16-a jarcento de Jacobus Arminius[1]. Ĝiaj adeptoj estas nomataj remonstranta frataro pro la serio da plendoj (el la latina remponstrare) adresitaj en 1610 al la Nederlandaj ŝtataj aŭtoritatoj.
Tiu doktrino baziĝas sur la ideo ke la determinado de la destino de la homo ĉe Dio ne estas absoluta. la akcepto aŭ malakcepto de la dia Graco flanke de la homo ludas rolon por lia pravigo. Per tiu doktrino la protestanta Jakobo Arminio celis oponi al la ideoj de Johano Kalvino koncernantaj la absolutan antaŭdestinismon.
'Arminianismo subtenas:
- La savo estas elireblas pere de la nura graco.
- Dio donacas sian savon al tiuj kiuj akceptas kredi je la ofero pekliberiga kaj je la Senjoreco de Jesuo Kristo.
- Kristo mortis por ĉiuj homoj, sed la savo estas donita nur al tiuj kiuj tion akceptas.
- Tiu akcepto estas libera, tiel ke la savo dependas de la elekto de la homa volo, kaj nure de la suverena elekto de Dio.
Arianismo estos unu el la doktrinaj fundamentoj de la Remonstranta frataro, kaj, tre pli konsiste pro la nombro, kaj de la metodistoj kaj de Pentekosta kristanismo kaj de Liberala protestantismo.
Ekzistas diversaj teologiaj teorioj pri la rolo de graco inter la portestantaj teologoj: inter ili armianismo estas tiu malpli fora la katolikaj tezoj pri la rolo de la graco[2][3]
En 1619, kolektiĝis en Dordrecht en sinodo la Nederlanda Reformita Eklezio konata kiel sinodo de Dort, Dordt aŭ Dordrecht, kiu procedis al la kondamno de la arminianismo (Kanonoj de Dordrecht) kaj konfirmis la doktrinon de supralapsismo (En la ordo de la diaj dekretoj, la dekreto de Antaŭdestinismo antaŭas la falon de Adamo, kaj ne estas tiu ĉi la sekvo de tiu: tio «ekskludas ĉiun rolon, en la verko de saviĝo, de la homo», kiu tamen ne estas dispensita pro sia falo).