From Wikipedia, the free encyclopedia
Armilla [arMIĝa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco de Granada, sude de Hispanio. Estas sur la Vega de Granada, je 4 km de la centro de la provinca ĉefurbo. Limas kun la municipoj Granado, Ogíjares, Alhendín kaj Churriana de la Vega kaj formas parton de la jurisdikcia teritorio de Granado.[1]
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Armilla (metrostacio). |
Armilla | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 18100 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 25 059 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 669 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 9′ N, 3° 38′ U (mapo)37.142777777778-3.6277777777778 [+] | ||||
Alto | 671 m [+] | ||||
Areo | 4,42 km² ( 442 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Armilla [+] | |||||
La demografia kresko registrita en la municipo estis notinda en la lasta kvarono de la 20a jarcento kaj la unuaj jardekoj de la 21a, kio permesis atingi la nunajn 5.243,21 loĝ./km² kaj urban disvolvigon en kiu eblis korupto, ekzemple por la permesoj por la konstruado de la komerca centro Nevada.[2]
En 2015 estis 23 623 loĝantoj,[3] nome 200% pli ol en 1970. La municipa teritorio havas areon de 4,42 km² kaj estas je averaĝa alto de 671 msm. Pro loĝantaro, ĝi estas la dua municipo de la Metropola Areo de Granado malantaŭ la ĉefurbo kaj la kvina plej malgranda pro areo malantaŭ Cájar, Jun, Huétor Vega kaj Cúllar Vega. Armilla estas en strategia situacio survoje el Granado al la Tropika Marbordo kaj al Alpujarras.
Ties loko en la fekunda Vega de Granada permesis la disvolvigon de agrikulturo per kultivoj kiel tabako, ses en la lastaj jaroj la ekonomia aktiveco diversiĝis pro la instalado en la municipa teritorio de la Teknologia Parko de Sansistemo,[4] la Instituto por Instruado de Bestonutrado (IFNA) kiu formas integran parton de la strukturo de la Eksperimenta Stacio de Zaidin (EEZ) esplorcentro de la CSIC,[5] Aerbazo de la Hispana Aerarmeo,[6] la instalaĵoj de la Sporta Urbo dependa de la municiparo Diputación Provincial de Granada[7] kaj la komerca centro Albán.[8]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.