kristana monaĥa titolo From Wikipedia, the free encyclopedia
Arkimandrito estas la superulo en monaĥejo, aŭ en kongregacioj, precipe en la eklezioj de la Orienta Kristanismo, Rusio, Ukrainio…
En la orientaj eklezioj la arkimandrito estas episkopo; en oriento ĝi estas plejofte nun honora.
La vorto devenas el la greka Αρχιμανδρίτης (Archimandrìtis), formita de ἀρχη (arkhè), kiu signifas "superecon"aŭ "regon", kaj μάνδρα (màndra), nome "ŝafejo", "grego"; la vorto do reirigas al la bildo de la bona paŝtisto kaj estas taŭge utiligata kiam oni referencas al la grandaj monaĥaj komunumoj.
En la kristana katolika okcidento la titolo Arkimandrito estas preskaŭ nur honora, escepte en la superulo de la teritoria abatejo de Sankta Maria de Grottaferrata en Romo.
La orientaj, ankaŭ katolikaj, Patriarkoj, escepte estas rajtigitaj disdoni la titolon “arkimandrito” al latinaj sacerdotoj ideologie proksimaj pro studoj aŭ liturgio aŭ karitata kontribuo proksimaj al la Oriento, ĉiam kun la konsento de iliaj episkopoj.
La eklezia digneco de la arkimandrito estas transdonita per la rito de la chirotesia (simila, en okcidento, al la porabata beno), rekte per la manoj de la patriarko aŭ de ties delegito. La tasko de la ricevanto de tiu kvazaŭ-ordinito estas “krei pontojn konsiderantajn la kristanan Orienton”.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.