Argusfazano
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Argusfazano, Argusianus argus, estas granda membro de la fazanoj de la familio de Kokoformaj birdoj nome Fazanedoj.
Argusfazano | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Argusfazano, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Argusianus argus (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas brunpluma fazano kun malgrandaj bluaj kapo kaj kolo, ruĝeca supra brusto, nigrecaj harecaj plumoj en krono kaj nuko, kaj ruĝaj kruroj. La masklo estas inter la plej grandaj el ĉiuj fazanoj, ĝis 200 cm longa. Li havas tre longajn vostoplumojn. La plej rimarkindaj karakteroj de la masklo estas ties grandaj, larĝaj kaj ege longaj duarangaj flugilplumoj ornamataj per ocelli.
La ino estas pli malgranda kaj pli senkolora ol la masklo, kun pli mallongaj vostoj kaj malpli ocelli. Junaj maskloj akiras plenkreskan plumaron en sia tria jaro.[1]
Tiu orientalisa specio distribuiĝas en la pluvarbaroj de Borneo, Sumatro kaj Malaja Duoninsulo en sudorienta Azio. Ili manĝas sur la arbara grundo frumatene kaj vespere. Kiel kutime ĉe Kokoformaj, la Argusfazano ne havas oleoglandoj kaj la ino demetas nur du ovojn.[2]
Kvankam la Argusfazano ne estas kolora kiel ĉe aliaj fazanoj, ties memmontrado certe rangas inter la plej rimarkindaj. La masklo klarigas malferman lokon en la arbaro kaj preparas dancejon. Li anonciĝas per laŭtaj alvokoj por allogi inojn, tiam li dancas antaŭ ŝi havante siajn flugilojn malfermajn kiel du enormaj ventumiloj, montrante centojn de "okulmakulojn" dum ties realaj okuloj kaŝiĝas sub li, dum rigardas ŝin.[3]
Spite memmontradon similan al tiuj de poligamiaj birdoj kaj kvankam la Argusfazano estas supozeble poligamia en naturo, ĝi estas fakte monogama .
La scienca nomo de la Argusfazano estis farata de Carolus Linnaeus kiel referenco al multokuleca bildo de ties flugiloj. Arguso estis centokula giganto laŭ la Greka mitologio.
Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Argusfazano estis pritaksata kiel Preskaŭ Minacata en la IUCN Ruĝa Listo. Ĝi estas listita en la Apendico II de CITES.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.