From Wikipedia, the free encyclopedia
La familio de Arguledoj aŭ Argulidae enhavas la karpopedikojn aŭ fiŝpedikojn – grupo de parazitaj krustacoj de necerta pozicio ene de la Maksilopieduloj. Kvankam oni supozas, ke ili estas primitivaj formoj, oni ne trovis fosiliajn registrojn. La Arguledoj estas la nura familio en la ordo Arguloida (foje "Arguloidea"),[1] kvankam oni proponis duan familion, nome Dipteropeltedoj aŭ Dipteropeltidae.[2]