Argentina Esperanto-Ligo
landa organizo de Esperanto en Argentino, Landa Asocio de UEA / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Argentina Esperanto-Ligo (AEL; hispane Liga Argentina de Esperanto) estas la landa Esperanto-asocio de Argentino. Ĝi estas fondita en 1941. Dum la fazo 1989-1995 ekzistis konkurenca Argentina Esperanto-Asocio, kiu en 1995 integriĝis en Argentinan Esperanto-Ligon. AEL kunigas la lokajn esperantajn asociojn el la tuta lando. Ankaŭ apartenas al AEL etaj grupoj nomataj "rondoj", kiuj foje prizorgas specifajn fakojn.
Rapidaj faktoj landa asocio de UEA, Komenco ...
Argentina Esperanto-Ligo | ||
---|---|---|
Liga Argentina de Esperanto | ||
landa asocio de UEA | ||
Komenco | 1941 | |
Lando(j) | Argentino vd | |
Sidejo | Bonaero Argentino | |
Tipo | neregistara organizaĵo | |
Estr(ar)o | D-ro Jorge Montanari, prezidanto | |
Lingvoj | ||
Retejo | http://www.esperantoargentina.org | |
Fermi
Kelkaj nunaj estraranoj de AEL estas AS Gabriel Wagner (Prezidanto), Prof. Ruben Sánchez (Sekretario), Bioinĝ-ino Susana Burioni (Kasistino), kaj D-ro Jorge Montanari (Konto-zorganto).