Areo 51
Usona armea aerbazo en Nevado / From Wikipedia, the free encyclopedia
Areo 51 estas la populara nomo donita al militinstalaĵo de Usona Aerarmeo en la sudo de Nevado, Usono. Laŭ CIA, la instalaĵo estas Flughaveno Homey kaj Lago Groom, prov- kaj ekzerciĝkampo. La instalaĵo estas publike konata kaŭze de konspiraj teorioj, rilataj al ekstertera vivo kaj nifoj.[1] Nuntempe la lokoj ĉirkaŭ Areo 51, kiel la tielnomata Ekstertera aŭtovojo (Nevada Ŝtata Vojo 375) estas famaj turismaj logaĵoj.
Areo 51 | ||
---|---|---|
instalaĵa areo | ||
armea aerbazo [+] | ||
Lando | Usono | |
Regiono | Nevado | |
Supermara alteco | 1 360,3224 m [+] | |
- koordinatoj | 37° 14′ 0″ N, 115° 48′ 30″ U (mapo)37.233333333333-115.80833333333 | |
Akvokolektejo | 100 km² (10 000 ha) [+] | |
Areo | 100 km² (10 000 ha) [+] | |
Areo 51 | ||
Vikimedia Komunejo: Area 51 [+] | ||
La celo de la instalaĵo estas oficiale sekreta, tamen Areo 51 fakte estis ĉefa bazo por testi plurajn militaviadilajn tekonologiojn. Speciale dum la 1970-aj jaroj al 1980-aj jaroj, pluraj projektoj kiel kaŝaviadilo kaj analizo de kontraŭulaj aviadiloj (aviadiloj el Sovetunio) estis plenumitaj en Areo 51. Pluraj testaviadiloj kiel Lockheed U-2 kaj Lockheed F-117 Nighthawk estis prilaboritaj en tiu instalaĵo.