komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Arbaz estas komunumo en la distrikto Siono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1090 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Arbaz | |
---|---|
Blazono de Arbaz | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Siono |
Koordinatoj | 46° 16′ 28″ N 7° 23′ 1″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1090 |
Areo | 19,29 km² |
Alteco | 1146 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1974 |
Komunumkodo | 6261 |
Situa mapo de Arbaz | |
La komunumo Arbaz situas en la franclingva Suba Valezo sur la norda flanko de la Valo de Rodano. Sur la komunuma teritorio en nordoriento situas sur alteco de 2362 m s.m. la kulmina haltejo de aertelfero, kiu komenciĝas en Anzère en la komunumo Ayent. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 2886 m s.m. sur Col des Audannes en nordo de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Arbaz kaj la setlejoj Le Lazier kaj Mayens-d'Arbaz.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,29 km², de kiuj 20,9% estas kovritaj de arbaro, 24,9% servas por agrikulturo kaj 5,1% por setlado. [2]
La komunumo Arbaz limas en nordo kaj oriento al Ayent, en sudo al Grimisuat, kaj en okcidento al Savièse.
Arbaz situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas du konektaj vojoj de Ayent tra Arbaz kaj Grimisuat al Siono. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 3 kilometrojn sude de la komunumo apud Siono. Pere de poŝtaŭtolinio al Grimisuat kaj Sioono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
La unua dokumenta mencio de Arbaz datiĝas el la jaro 1185 kiel Alba. Ĝis 1877 Arbaz apartenis al la komunumo Ayent kaj dividis ties historian sorton. Certan aŭtonomion Arbaz, kiu estis tiel nomita triono de Ayent, jam ĝuis ek de 1418. Okaze de la disiĝo la Arbazanoj postulis, ke ankaŭ la vilaĝeto Blingou estu atribuita al la nova komunumo Arbaz, sed tiu postulo ne plenumiĝis.[3]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.