Aracaju
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aracaju (10° 54′ 36″ S 37° 4′ 12″ U (mapo)) (foje Esperantigita kiel Arakaĵuo) estas ĉefurbo de la brazila subŝtato Sergipe. La municipo Aracaju havis 498.619 loĝantojn en 174 km² (ĉ. 2800 loĝ/km²). Ĝi estas apud Atlantiko, kaj en ĝi estas la riveroj Sergipe kaj Poxim. Aracaju, ankaŭ aglomeriĝas al municipoj São Cristóvão, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros. Tiu ĉi aglomeraĵo konsistas el 766.803 loĝantoj laŭ datumbazo de 2005.
Urbo Aracaju | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 17-a de marto |
Fondiĝo | 1855 |
Nomo de la loĝanto | aracajuano |
Moto | "Pax et Labore" (Paco kaj laboro) |
Urbestr(in)o | João Alves Filho (Demokratoj) ĝis 2016 |
Situo | |
Subŝtato | Serĝipo |
Mezoregiono | Leste Sergipano |
Mikroregiono | Aracaju |
Najbaraj urboj | Ne disponebla |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 181,80 km² |
Loĝantaro | 544.039 loĝ. 2009 [1] |
Loĝdenso | 2.952,60 loĝ./km² |
Alteco | 4 metroj |
Klimato | tropika |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0,794 2000 [2] |
MEP | R$ 5.029.753.000 (66) - 2006 [3] |
MEP per capita | R$ 9.954,00 2006 [3] |
Aracaju estis fondita en 1855 de brazila inĝeniero Sebastião Basílio Pirro. Aracaju ne estis tiam ĉefurbo de Sergipe. La vorto Aracaju signifas "akaĵuarbo de papagoj".
En Aracaju estis unu el unuaj Esperanto-grupoj de Brazilo, la Clube Esperanto, fondita de Alcebiades Paes en 1907. En 1918 estis tie la unua leĝo en Brazilo kiu permesis la instruon de Esperanto kiel laŭvola fako en publikaj lernejoj. En 1920 la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto estus en Aracaju, sed la urba movado rezignis tion.
En Aracaju troviĝas Largo Esperanto ("Placo Esperanto") en urbocentro, fine de strato Itabaianinha. (Foto videbla ĉe Ipernity)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.