Arahanto
ulo, atinginta Nirvanon (laŭ Teravado) aŭ atinginta ioman Nirvanon, sed ne Budhecon (laŭ Mahajano) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat) estas difinita en teravada budhismo kiel „tiu, kiu estas meritoplena“[1] aŭ kiel „perfekta homo“,[2][1] kiu atingis nirvanon.[2][1] Aliaj budhanaj tradicioj uzas la terminon por homoj, kiuj multe progresis ĉe la Vojo al Vekiĝo, sed kiuj ankoraŭ ne atingis kompletan budhecon.[3]
Mahajana budhismo urĝas praktikantojn sekvi la vojon de bodisatvo, kaj ne elvojiĝi al la vojo de arahantoj kaj ŝravakoj.[4]