From Wikipedia, the free encyclopedia
Ara GÜLER (armene: Արա Կիւլեր; naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1928 en Istanbul, mortinta la 17-an de oktobro 2018 samloke) estis turkia fotisto de armena origino. Li rangis inter la plej gravaj fotistoj de sia lando.[1]
Ara Güler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de aŭgusto 1928 en Beyoğlu, Istanbulo |
Morto | 17-an de oktobro 2018 (90-jaraĝa) en Istanbulo |
Mortokialo | Korinfarkto |
Tombo | Şişli Armenian Cemetery (en) |
Lingvoj | turka • armena |
Ŝtataneco | Turkio |
Alma mater | Getronagan Armenian High School (en) |
Okupo | |
Okupo | fotisto fotoĵurnalisto ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | https://araguler.com.tr |
Filo el apotekista familio li estis, kiu translokiĝis en al 1910-a jaroj el la anatolia eturbo Şebinkarahisar al Konstantinoplo.[2] Fascinite per la kinejoj li komencis trejniĝon aktoran ĉe Muhsin Ertuğrul antaŭ studo de ekonomiko. Finfine li decidis iĝis fotoĵurnalisto. La devigan soldatadservon li plenumis en motorigita infanteribataliono de la 3-a tanko-brigado.[3]
Ekde 1950 li deĵoris por la gazeto "Yeni İstanbul", poste li estis korespondanto pri la Malproksima Oriento por internaciaj revuoj renomitaj kiel Time Life, Paris Match aŭ Stern. En 1956 li renkontis Henri Cartier Bresson kaj Marc Riboud; Bresson varbis lin sukcese por la agentejo Magnum Photos.[4][5] Post milita sero li transprenis en 1961 la postenon de ĉefo de la fotoredakcio de la gazeto "Hayat". Nek mankis internaciaj dungiĝoj en Japanio, Norda Ameriko kaj Eŭropo.
Ara Güler preferis fotadon per sia Leica-kamerao, blanknigre plejofte. La plejparto de lia verkaro temas pri naskiĝurbo lia Istanbulo. Ofte li interesiĝis pri la plej malgrandaj detaloj, la simpla vivo kaj infanoj. La membiografia romano Istanbulo, memoroj de urbo de la literaturnobelpremi-ricevinto Orhan Pamuk ornamitis per Güler-fotografioj. Pamuk asertis ke la Istanbulo de Güler estus ekzakte ankaŭ sia propra Istanbulo-bildo. Pluse Ara Güler portretfotis multajn elstarulojn, ekz. İsmet İnönü, Winston Churchill, Indira Gandhi, Bertrand Russell, Maria Callas, Alfred Hitchcock, Salvador Dalí kaj Picasso; li aktivis metie ĝismorte.
Por siaj verkoj li ofte honoritis: en 1961 "Photography Annual" taksis lin unu el la sep plej bonaj fotistoj de la tuta mondo. En 1962 li iĝis Leica-majstro, en 1968 la novjorka muzeo pri Modernaj artoj elektis lin inter la dek majstrojn de kolorfotado. En 1999 li premiitis kiel fotografo de la jarcento. Por Güler nomitis krome kafejo proksime de la İstiklal-avenuo en Istanbulo. Post longa malsano li mortis en la aĝo de 90 jaroj. von 90 Jahren.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.