Kivio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kivio aŭ Apterigo (Apteryx) estas la sola genro de la birdofamilio de la Apterigedoj (Apterygidae). Ĝi konsistas el kvin agnoskitaj specioj de neflugaj birdoj. Kun grando de ĉirkaŭ hejma koko, kivioj estas klare la plej malgrandaj inter la vivantaj Strutoformaj kaj la kiviino demetas la plej grandan ovon rilata al sia korpogrando inter ĉiuj ajn specioj de birdoj en la mondo.[1]
![]() | Ĉi tiu artikolo temas pri genro de birdoj kun 5 specioj. Por frukto rigardu la paĝon Kivifrukto. Por kromnomo por novzelandano legu la artikolon Kivioj (homoj). |
![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Apteryx mantelli | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Specioj | ||||||||||||
Apteryx australis | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La kivioj vivas endemie en Novzelando. Ekde la enkonduko de predantaj bestoj fare de enmigrantoj ili estas endanĝerigitaj. El la kvin agnoskitaj specioj, du estas nune vundeblaj, unu el kiuj estas endanĝerita, kaj unu estas draste endanĝerita. Ĉiuj specioj estis negative tuŝitaj de historia senarbarigo sed nune grandaj areoj de ties arbara habitato estas bone protektita en rezervejoj kaj naciaj parkoj. Nune la plej granda minaco al ties survivado estas predado fare de invadaj mamulaj predantoj.
La kivio estas unu el la naciaj simboloj kaj de Novzelando kaj de la Novzelandanoj. Tiu asocio estas tiom forta ke la termino Kiwi (kivio) estas uzata tutmonde kiel familiara laŭloka nomo por Novzelandanoj.