La nomoj Apostola Seĝo[1] kaj, multe pliofte, Sankta Seĝo,[2][3] estas uzataj por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la roma kurio (c. 361 CIC de 1983),[2] la universala estraro de la Katolika Eklezio.[4]

Signifo

La origina signifo de "apostola seĝo" estis: episkopa katedro fondita de apostolo. Ekzistas multaj tiaj. Tamen, parolante unike de unu tia katedro, "la Apostola Seĝo", oni celas la roman katedron fonditan de la apostolo Petro. Simile, dum ĉiu episkopa katedro estas sankta seĝo, per "la Sankta Seĝo" oni indikas tiun de la episkopo de Romo.

Ekde la 5-a jarcento, la esprimo "la apostola seĝo" troviĝas uzata por indiki specife la roman episkopujon. Ĝi aperas ripete en la aktoj de la koncilio de Efeso (431),[5] de la koncilio de Kalcedono (451),[6] de la dua koncilio de Konstantinopolo (553),[7] de la tria koncilio de Konstantinopolo ((680681),[8] kaj de la dua koncilio de Niceo (787).[9]

En jura kunteksto, "la Apostola/Sankta Seĝo" signifas ne nur la personon de la papo, posteulo de la apostolo Petro, sed ankaŭ tiujn organojn, kiujn li uzas kiel iloj por regi la universale la Katolikan Eklezion: "En ĉi tiu Kodo, en la nomo "Apostola Seĝo" aŭ "Sankta Seĝo" ampleksas ne nur la Episkopon de Romo, sed ankaŭ, krom se alie rezultas de la naturo de la afero aŭ de la kunteksto de la parolato, la Ŝtatsekretarian Oficon, la Konsilantaron por la Publikaj Aferoj de la Eklezio, kaj la aliaj Institutoj de la Roma Kurio."[10]

La praktiko kaj la plimulto de la internaciaj juraj dokumentoj agnoskas la Sanktan Seĝon kiel subjekto de internacia juro, senrilate al la Vatikana Ŝtato, kiu ĝis 1929 ne ekzistis. Ĝia statuso de reala suvereneco baziĝas sur la kutima juro ekde la Mezepoko.

En la oficialaj interrilataj kun la Unuiĝintaj Nacioj estas fiksite, ke oni utiligu nur la terminon "Sankta Seĝo" (noto-interŝanĝo de la 29-a de oktobro 1957).

Grava signifo de la statuso de la Sankta Seĝo kiel subjekto de internacia juro estas hodiaŭ ĝia zorgo por la tut-monda paco; sed iuj kritikas ĝiajn klopodojn en diskutoj pri leĝigo de samseksa agado, malpermesata en multaj landoj.

Vidu ankaŭ

Interesaĵoj

8.11.1864: Tri monatojn post murdo de pola insurekciano Romuald Traugutt rusia imperiestro Aleksandro la 2-a ordonis likvidi 2/3 de ĉiuj viraj monaĥejoj, t.e. 110 kaj 4 monaĥinejoj — oficiala kaŭzo estis partopreno de 39 el ili en la Januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Apostola Seĝo rompis post du jaroj diplomatiajn kontaktojn kun Rusio.

Notoj

Fontoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.