Apataki
From Wikipedia, the free encyclopedia
Apataki[1] estas korala atolo en la suda Pacifika Oceano, teritoria parto de Franca Polinezio. Ĝi estas unu el la Palliser insuloj, subgrupo de la Tuamotua Arkipelago. Apataki situas proksimume 370 km nordoriente de la insulo Tahitio, 17 km oriente de Arutua kaj 24 km nordoriente de Kaukura. La insulo estas preskaŭ rektangula; 34 km longa kaj 24 km larĝa. Ĝi havas areon de proksimume 706 km2 kun terareo de proksimume 20 km². Ĝia vasta laguno havas du ŝipvetureblajn pasejojn por en- kaj eliri.
Rapidaj faktoj atolo ...
Apataki | ||
---|---|---|
atolo | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Insularo | Tuamotuoj | |
Geografia situo | 15° 27′ S, 146° 20′ U (mapo)-15.449166666667-146.32916666667 f1 | |
Longo | 34 kmf2 | |
Larĝo | 24 kmf3 | |
Areo | 20 km² f4 | |
Loĝantaro | 350 (2012) 18 loĝ./km² | |
Ĉefa loko | Niutahi | |
Fermi
En 2012 Apataki havis 350 loĝantojn, (en 2007 492). La ĉefvilaĝo nomiĝas Niutahi.