subakva naĝado per aŭtonoma skafandro From Wikipedia, the free encyclopedia
Aparatplonĝado estas plonĝado helpe de spirgasa premreduktila aparato, tielnomata 'akva pulmo' (vidu apudan bildon). Tiu ĉi plonĝosporto estas por spertaj plonĝistoj. Pro tio ke homoj ne povas spiri subakve, ili devas kunporti sian spiradilon sub la akvosurfaco dum plonĝado. Por mallongaj periodoj kaj plonĝado malprofunde sub la akvo surfaco, spirtuba plonĝado estas la bona elekto.
Aparatplonĝado | |
---|---|
profesio | |
subakvado | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Tre trejnitaj personoj povas ankaŭ provi apnean plonĝadon kun unu sola spiro. Tamen, la plej multaj plonĝistoj elektas aparatplonĝadon por povi resti subakve dum eble plej longa tempo.
Ekzistas du specoj de aparatplonĝado. Dum la tielnomata aŭtonoma plonĝado oni ricevas pere de premreduktilo kaj regulilo oksigenon el boteloj kun kunpremita aero por povi spiri subakve. En la tielnomata plonĝado per longa tubo, oni estas konektita al la surfaco per longa tubo ligita al la surfaco de kie oni ricevas oksigenon[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.