Anwil estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Anwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 27′ 3″ N 7° 56′ 29″ O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 573 |
Areo | 600 km² |
Alteco | 3,96 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4469 |
Komunumkodo | 2841 |
Geografio
Anwil situas en la oriento de la kantono sur altebenaĵo en kaldrono de la Ĵurasa Montaro ĉe la bordo de la rivero Ergolz. En la valo de Ergolz oriente de la strato al Rothenfluh situas la naturprotektejo de la lageto Talweiher.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Anwil limas en nordo al Wittnau (Kantono Argovio), en oriento al Kienberg (Kantono Soloturno), en sudo al Oltingen, kaj en okcidento al Wenslingen kaj Rothenfluh.
Trafiko
La komunumo Anwil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La vilaĝo atingeblas per poŝtaŭto ek de Gelterkinden.
Historio
La unua dokumenta mencio de Anwil datiĝas el la jaro 1276 jam tiam sub la nuna nomo Anwil.
En la jaro 1400 la vilaĝo Andwil fariĝis parte kaj en 1534 komplete posedaĵo de la urbo Bazelo kaj estis atribuita al la voktejo Farnsburg. En la jaro 1528 Anwil reformaciiĝis. En 1592 la vilaĝo estis detruita per terura inscendio kaj dum la Tridekjara Milito ĝi estis en la jaro 1634 rabita per la imperiestraj trupoj. Post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 la komunumo en la jaro 1833 estis atribuita al la Kantono Bazelo Kampara.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.