genro From Wikipedia, the free encyclopedia
Anturio[1] (latine Anthurium) estas genro de herboj el familio arumacoj, kiu enhavas ĉirkaŭ 850 priskribitajn speciojn netropikajn (ĉiujn oni kalkulas pli malpli je mil specioj). Sur la kampo de la arumacoj tiu genro apartenas al la plej abundspecia kaj plej morfologie diferencigita. Multajn kultivovariojn de tiu genro oni kultivas en la tuta mondo komerce kiel tranĉfloroj aŭ ĉambroplantoj.
Anturio | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
La habitato de anturio ampleksas nordan Meksikon (Tamaulipas, Nayarit) kaj Grandajn Antilojn ĝis suda Brazilo, norda Argentino kaj Paragvajo. Specia diverseco de la genro estas la plej granda en Panamo kaj Kostariko, krome en altaĵoj kaj malaltebenaĵoj de norda parto de Sudameriko kaj en pli eta kvanto ankaŭ en malgranda montaro de suda Meksiko kaj suda Brazilo.
82 specioj de anturioj estas endemiaj en Panamo, interne 26 specioj vegetas nur okcidente de Zono de la Kanalo de Panamo kaj 30 oriente de la Zono. Tri endemiaj specioj: A. hutchisonii, A. sanctifidense i A. antonioanum estas vaste disvastigitaj en la lando.
26 specioj de de anturioj estas endemiaj por Meksiko, ekzemple: disvastigita A. andicola, A. chiapasense, A. schlechtendalii ssp. jimenezii, A. nizandense, A. ovandense, A. pedatoradiatum kaj A. podophyllum. A. beltianum estas endemia specio en Nikaragvo, A. lancetillense en Honduro, kaj A. armeniense, A. parvispathum i A. retiferum en Gvatemalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.