From Wikipedia, the free encyclopedia
Antonio CÁNOVAS del Castillo (Malago, 8-a de februaro de 1828 – Mondragono, Gipuzko, 8-a de aŭgusto de 1897), politikisto kaj historiisto hispana. Ĉefministro de Hispanio dum la plej parto de la lasta kvarono de la 19a jarcento.
Li estis unu el la plej influaj gravuloj de la hispana politiko de la dua duono de la 19a jarcento, ĉar li estis la plej grava kondukanto de la Restaŭrado, kaj iĝis la ĉefa estro de la Liberal-Konservativa Partio. Li estas konsiderata unu de la plej brilaj konservativaj politikistoj de la historio nuntempa de Hispanio kaj kritikata pro la kreo de falsa ŝajnigo de demokratio pere de la sistemo de «partivico», pro nuligo de la instrulibero en Hispanio kaj pro sia sinteno favora al sklaveco.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.