![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/12/Anthony-De-Jasay.jpg/640px-Anthony-De-Jasay.jpg&w=640&q=50)
Anthony de Jasay
From Wikipedia, the free encyclopedia
Anthony de JASAY (15a de Oktobro 1925 – 23a de Januaro 2019) estis hungara verkisto, ekonomikisto, kaj filozofo.[1] Li studis en Székesfehérvár kaj Budapesto, kaj atingis gradigon en agrikulturo. Li poste laboris kiel ĵurnalisto, sed fuĝis el Hungario en 1948 post la komunistoj ŝtatigis la havaĵojn de lia patro.
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Anthony de Jasay | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1925 (1925-10-15) en Aba (Hungario) | |
Morto | 23-an de januaro 2019 (2019-01-23) (93-jaraĝa) en Néville | |
Lingvoj | angla • hungara • franca • germana vd | |
Ŝtataneco | Hungario Francio Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() | |
Alma mater | Kolegio Nuffield (–1962) Universitato de Okcidenta Aŭstralio (–1955) ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ekonomikisto filozofo ![]() | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fermi
Li pasigis du jarojn en Aŭstrio, kaj poste migris al Aŭstralio, kie li studis ekonomikon en la Universiato de Okcidenta Aŭstralio. Translokiĝinta al Anglio, de Jasay faris esplorojn en la Universitato de Oksfordo kaj en la Nuffield College ĝis 1962. Li finfine setliĝis en Francio kaj pasigis la ceteron de sia kariero publikigante artikolojn por la gazetoj Economic Journal kaj Journal of Political Economy, inter aliaj.[2]