Antarkta Konverĝareo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Antarkta Konverĝareo, Antarkta Konverĝo aŭ Antarkta Konverĝozono estas kurbo kontinue ĉirkaŭanta Antarkton kie malvarmo, norden fluantaj antarktaj akvoj trafas la relative pli varmajn akvojn de ĉeantarkto. Antarktaj akvoj hegemonie malsupreniras sub ĉeantarktaj akvoj, dum asociaj zonoj de mikso kaj Suprenfluo kreas zonon tre gravan por marproduktiveco, ĉefe por Antarkta krilo. Tiu linio, kiel la Arkta arbarlimo, estas natura limo pli ol artefarita, kiel linio de latitudo. Ĝi ne nur separas du hidrologiaj regionoj, sed separas ankaŭ areojn de distingaj marvivaj asocioj kaj de diferencaj klimatoj. Ne estas similaĵo en la Arkto, pro la kvanto de tero kiu ĉirkaŭas la nordan polusan regionon.