From Wikipedia, the free encyclopedia
António Lobo Antunes [ɐ̃ˈtɔniu ˈloβu ɐ̃ˈtunɨʃ] (naskita la 1an de septembro 1942) estas portugala verkisto.
Li estis nomita kiel konkuranto por la Nobel-premio pri literaturo [1]. Li estis premiita la 2000 Premio Aŭstrio por eŭropa literaturo, la 2003 Premio Ovid, la 2005 Jerusalem Premio, la 2007 Premio Camões kaj la 2008 Premio Juan Rulfo.
Antunes kompletigis siajn studojn ĉe medicina fakultato kaj specialiĝis pri psikiatrio. Li aliĝis en la portugala armeo kaj partoprenis dum pluraj jaroj en la kolonia milito en Angolo kiel kuracisto kaj psikiatro. Antunes revenis al Eŭropo en 1973 kaj en 1979 publikigis sian debutan romanon: Memória de Elefante (Memoro de Elefanto), kiu priskribas la rompon de lia unua geedziĝo. Sekvante la sukceson de la libro, li iom post iom forlasis psikiatrion kaj dediĉis sin pli al verkado.
La sendependecmilito de Angolo estas revenanta temo en la verkaĵoj de Antunes kaj li estas precipe influita fare de William Faulkner kaj Louis-Ferdinand Céline. Ofte citas la klasikajn poetojn inkluzive de Vergilio kaj Ovidio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.